Vikipedio:Ĉefpaĝo
| Bonvenon al Vikipedio La libera enciklopedio redaktebla de ĉiuj. |
235 590 artikoloj en Esperanto |
| Artikolo de la semajno | Enkonduko |
|
Esperantistoj havas propran kulturon, nomatan Esperanta kulturo, kiu estas deirpunkto al aliaj kulturoj (ĉi tiu estas esenca trajto por ĝi, pli ol por dominantaj naciaj lingvoj). La vorto gufujo ekz. estas propre Esperanta. Ĝia signifo ekestis en aparta cirkonstanco kaj estas senpere komprenebla nur por la koncernaj Esperantistoj. Esperantistoj ordinare emas paroli pri temoj, kiuj povus esti konsiderataj kiel tiklaj aǔ ofendaj inter neesperantistoj (ekzemple pri politiko, rasismo k.a.), eĉ se ili ne farus tion en sia hejmlando aŭ en alia lingvo, kiun ili scias. Ĝenerale Esperanto-kulturo estas fokusita ekz. je legado, edukado (precipe rilate novaĵojn, faktojn kaj lingvojn) kaj toleremo (precipe al personoj el aliaj kulturoj). Esperanto-parolantoj estas ankaŭ pli emaj kontraŭi tutmondiĝon, kulturo-lavadon kaj malaperon de ies gepatra lingvo, cetere ĉar ĉi tiuj elementoj igas nin unikaj. La plimulto el la Esperanto-parolantoj estas ankaŭ kontraŭ deviga lernado de dominantaj lingvoj (kio okazas en pluraj landoj tra la mondo, kiel Svedio kaj Islando, kie lernando de la angla estas deviga de la unuagrada lernejo ĝis iafoje universitato). Ili opinias, ke deviga devus esti la lernando de facila lingvo, kia Esperanto, aŭ alia, kiun oni povus ellerni ene de unu du jaroj. Tiel infanoj kaj gepatroj estus malpli emaj al subtaksado de la propra lingvo favore por alia pli utila. La Esperanta-komunumo havas ankaŭ pli-malpli saman fon-scion, ekzemple scion pri iuj famaj Esperanto-parolantoj, libroj, retejoj, malgrandaj urboj, kiuj havas gravan signifon pro Esperanto-rilataj okazaĵoj ktp. Esperanto havas literaturon, parte originalan, parte tradukitan el naciaj lingvoj. Entute ĝi enhavas ĉirkaŭ 50 mil titolojn. Malmultas Esperantaj verkoj tradukitaj al naciaj lingvoj, tial la ekstermovada publiko ne povas facile legi ilin. Lastaj artikoloj de la semajno: partio - aldomigo - Bubastiso |
Esperanta Vikipedio
Esperanta Vikipedio estas projekto de kunlabora enciklopedio, universala kaj plurlingva kreita interrete laŭ la vikio-principo. Ĝi celas liveri liberan, objektivan kaj kontroleblan enhavon en Esperanto, kiun ĉiuj povas redakti. La projekto estas difinita de la kvin principoj. La enhavo estas disponigata sub la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite-Samkondiĉe kaj oni povas kopii kaj reuzi ĝin sub la sama permesilo — eĉ por komercaj celoj — nur respektante la uzkondiĉojn. Ĉiuj redaktantoj de Esperanta Vikipedio estas volontuloj. Ili partoprenas en la kunlaborema komunumo, sen estro, kie la anoj kunordigas siajn strebojn kadre de temaj projektoj kaj pluraj diskutejoj. Ili sekvas la bazajn regulojn establitaj de la komunumo, ekzemple kontrolebleco de la informo aŭ la meciindeco de la temo. Inter la diversaj helpopaĝoj disponeblaj al uloj interesataj kontribui, estas la paĝoj, kiuj instruas kiel krei paĝon aŭ kiel redakti paĝon. Se vi havas demandojn, ne hezitu demandi. Esperanto kaj Libera Scio Esperanto kaj Libera Scio estas grupo de Esperanto-parolantaj vikimedianoj. Fondaĵo Vikimedio, kiu funkciigas libersciajn kunlaborajn projektojn inkluzive de la Vikipedio en Esperanto, rekonis ELiSon kiel sian oficialan uzantogrupon (Wikimedia User Group) la 4-an de aprilo 2013. Ĉefa celo de la grupo estas kunigi la Esperanto-parolantojn, kiuj kontribuas al Vikipedio kaj aliaj vikimediaj projektoj aŭ alimaniere deziras subteni liberan scion. |
| Bildo de la tago | Kunlaboraĵo de la semajno |
|
Vira leono (Panthera leo) kaj leonido manĝantaj Afrikan bubalon (Syncerus caffer), en la Nacia Parko Kruger, Sud-Afriko. |
La kunlaboraĵo de la semajno por ĉi tiu semajno estas Somera Olimpiko 2016. Bonvolu kunlabori kun ni por levi ĝin al pli bonkvalita nivelo! Kunlaboraĵo de la semajno estas specifa temo, pri kiu ĝis nun ne ekzistas artikolo aŭ nur ĝermo. Per vasta redakta kunlaboro dum unu semajno ni atingu artikolon (aŭ plurajn pri la temo) je nivelo de leginda artikolo aŭ eĉ je nivelo de elstara artikolo. La projekto celas ŝtopi breĉojn en Vikipedio, fokusigi la intereson de la uzantoj kaj doni al ni ĉiuj ion, pri kio eblas fieri. Ĉiu ajn povas kandidatigi artikolon kaj voĉdoni por kandidato. Ĉiudimanĉe oni nombras la voĉojn kaj la venkinto dum unu semajno havos la atenton de kontribuemuloj. Vi povas voĉdoni aŭ proponi la postan kandidaton. Antaŭaj kunlaboraĵoj estis: Nitra, Alkoholo, Atletiko ... |
|
Aktualaĵoj
|
Ĉu vi scias ke...? | |
|
|
| Frataj projektoj | ||
|
Vikipedio ekzistas danke al la Fondaĵo Vikimedio, ne-profit-cela organizaĵo, kiu administras projektojn purlingve kaj libere:
|
||