Vikipedio:Ĉefpaĝo
| Bonvenon al Vikipedio La libera enciklopedio redaktebla de ĉiuj. |
247 679 artikoloj en Esperanto |
| Artikolo de la semajno | Enkonduko |
|
Virino (rare ankaŭ femino) estas plenkreska homo de la ina sekso, kontraste al viro (laŭ sekso) kaj al knabino (laŭ aĝo). La vorto virino estas uzata por distingi la biologian sekson, la kulturan aŭ socian rolon aŭ ĉiujn el ili. La virinoj povas naski infanojn kaj vivteni ilin dum la unua periodo post la naskiĝo per sia lakto. La termino virino referencas al tio ina kaj ĉe la afero depostula ĝi estas foje asocia al la egalrajtigo defendita de la feminismo. La Internacia tago de virinoj estas celebrata la tagon de la 8-a de marto. Kvankam malpli da inaj ol da viraj beboj naskiĝas, estas pli da virinoj ol da viroj en la mondo, ĉar virinoj kutime vivas pli longe. La kialoj por tio estas diversaj: genetikaj, sociaj (i.a. en la plejmulto de socioj virinoj ne partoprenas militojn aŭ aliajn batalojn), juraj (pluraj ŝtatoj uzas "pozitivan diskriminacion" por defendi virinojn de maldungo, diskriminacio k.s.), decidoj afektantaj la sanon (malpli da fumado, drinkado kaj memmortigo) kaj hormonaj (oestrogeno havas kontraŭ-kanceran efikon). Lastaj artikoloj de la semajno: Landaj asocioj de UEA - Sarah Bernhardt - Amo |
Esperanta Vikipedio
Esperanta Vikipedio estas projekto de kunlabora enciklopedio, universala kaj plurlingva kreita interrete laŭ la vikio-principo. Ĝi celas liveri liberan, objektivan kaj kontroleblan enhavon en Esperanto, kiun ĉiuj povas redakti. La projekto estas difinita de la kvin principoj. La enhavo estas disponigata sub la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite-Samkondiĉe kaj oni povas kopii kaj reuzi ĝin sub la sama permesilo — eĉ por komercaj celoj — nur respektante la uzkondiĉojn. Ĉiuj redaktantoj de Esperanta Vikipedio estas volontuloj. Ili partoprenas en la kunlaborema komunumo, sen estro, kie la anoj kunordigas siajn strebojn kadre de temaj projektoj kaj pluraj diskutejoj. Ili sekvas la bazajn regulojn establitaj de la komunumo, ekzemple kontrolebleco de la informo aŭ la menciindeco de la temo. Inter la diversaj helpopaĝoj disponeblaj al uloj interesataj kontribui, estas la paĝoj, kiuj instruas kiel krei paĝon aŭ kiel redakti paĝon. Se vi havas demandojn, ne hezitu demandi. Esperanto kaj Libera Scio Esperanto kaj Libera Scio estas grupo de Esperanto-parolantaj vikimedianoj. Fondaĵo Vikimedio, kiu funkciigas libersciajn kunlaborajn projektojn inkluzive de la Vikipedio en Esperanto, rekonis ELiSon kiel sian oficialan uzantogrupon (Wikimedia User Group) la 4-an de aprilo 2013. Ĉefa celo de la grupo estas kunigi la Esperanto-parolantojn, kiuj kontribuas al Vikipedio kaj aliaj vikimediaj projektoj aŭ alimaniere deziras subteni liberan scion. |
| Bildo de la tago | Kunlaboraĵo de la semajno |
|
|
La kunlaboraĵo de la semajno por ĉi tiu semajno estas Oktobrofesto. Bonvolu kunlabori kun ni por levi ĝin al pli bonkvalita nivelo! Kunlaboraĵo de la semajno estas specifa temo, pri kiu ĝis nun ne ekzistas artikolo aŭ nur ĝermo. Per vasta redakta kunlaboro dum unu semajno ni atingu artikolon (aŭ plurajn pri la temo) je nivelo de leginda artikolo aŭ eĉ je nivelo de elstara artikolo. La projekto celas ŝtopi breĉojn en Vikipedio, fokusigi la intereson de la uzantoj kaj doni al ni ĉiuj ion, pri kio eblas fieri. Ĉiu ajn povas kandidatigi artikolon kaj voĉdoni por kandidato. Ĉiudimanĉe oni nombras la voĉojn kaj la venkinto dum unu semajno havos la atenton de kontribuemuloj. Vi povas voĉdoni aŭ proponi la postan kandidaton. Antaŭaj kunlaboraĵoj estis: Somera Olimpiko 2016, Nitra, Alkoholo, Atletiko ... |
|
Aktualaĵoj
|
Ĉu vi scias ke...? | |
|
|
| Frataj projektoj | ||
|
Vikipedio ekzistas danke al la Fondaĵo Vikimedio, ne-profit-cela organizaĵo, kiu administras projektojn purlingve kaj libere:
|
||