Vikipedio:Ĉefpaĝo
|
Bonvenon al Vikipedio
La libera enciklopedio redaktebla de ĉiuj.
|
375 881 artikoloj en Esperanto
|
Artikolo de la MonatoAmsterdamo estas la ĉefurbo de la Reĝlando de Nederlando laŭ la nederlanda konstitucio (kvankam la sidejo de la nederlanda registaro situas en Hago) kaj estas la plej granda urbo de la provinco Nord-Holando en la okcidento de la lando. Kiel monda urbo, ĝi havas ĉirkaŭ 839 360 loĝantojn, en la urba areo 1 336 383 kaj la metropola areo ĉirkaŭ 2 431 000. La urbo enhavas multon de la norda parto de Randstad, unu el la plej grandaj kunurbaĵoj en Eŭropo, kun proksimume 7 milionoj da loĝantoj.
|
Pri VikipedioEsperanta Vikipedio Esperanta Vikipedio estas projekto de kunlabora enciklopedio, universala kaj plurlingva, kreita interrete laŭ la vikio-principo. Ĝi celas liveri en Esperanto liberan, objektivan kaj kontroleblan enhavon, kiun ĉiuj povas redakti. La projekto estas difinita de la kvin principoj. La enhavo estas disponigata sub la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite-Samkondiĉe kaj oni povas kopii kaj reuzi ĝin sub la sama permesilo — eĉ por komercaj celoj — nur respektante la uzkondiĉojn. Ĉiuj redaktantoj de Esperanta Vikipedio estas volontuloj. Ili partoprenas en la kunlaborema komunumo, sen estro, kie la anoj kunordigas siajn strebojn kadre de temaj projektoj kaj pluraj diskutejoj. Ili sekvas la bazajn regulojn establitajn de la komunumo, ekzemple kontrolebleco de la informo aŭ la menciindeco de la temo. Inter la diversaj helpopaĝoj disponeblaj al uloj interesataj kontribui, estas la paĝoj, kiuj instruas kiel krei paĝon aŭ kiel redakti paĝon. Se vi havas demandojn, ne hezitu demandi. Esperanto kaj Libera Scio Esperanto kaj Libera Scio estas grupo de Esperanto-parolantaj vikimedianoj. Fondaĵo Vikimedio, kiu funkciigas libersciajn kunlaborajn projektojn inkluzive de la Vikipedio en Esperanto, rekonis ELiSon kiel sian oficialan uzantogrupon (Wikimedia User Group) la 4-an de aprilo 2013. Ĉefa celo de la grupo estas kunigi la Esperanto-parolantojn, kiuj kontribuas al Vikipedio kaj aliaj vikimediaj projektoj aŭ alimaniere deziras subteni liberan scion. |
Bildo de la tagoL'Assemblée Nationale ; — aŭ — Granda kooperativo kunveno en St. Ann's Hill. — Respektoplene Dediĉita al la admirantoj de « Larĝ-Supra Regado ». La bildo montras akcepton far Charles James Fox kaj ties edzino de diversaj grupoj kaj amikoj de la Princo de Kimrujo, ĉiuj kontraŭstarantaj de la registaro. Karikaturo de James Gillray, 1851.
|
Nuna KunlaboraĵoLa nuna kunlaboraĵo estas Mondaj Ludoj de 2025. Bonvolu kunlabori kun ni por levi ĝin al pli bonkvalita nivelo! Kunlaboraĵo estas specifa temo, pri kiu ĝis nun ne ekzistas artikolo aŭ nur ĝermo. Per vasta redakta kunlaboro ni atingu artikolon (aŭ plurajn pri la temo) je nivelo de leginda artikolo aŭ eĉ je nivelo de elstara artikolo. La projekto celas ŝtopi breĉojn en Vikipedio, fokusigi la intereson de la uzantoj kaj doni al ni ĉiuj ion, pri kio eblas fieri. Ĉiu ajn povas kandidatigi artikolon kaj voĉdoni por kandidato. Regule oni nombras la voĉojn kaj la venkinto havos la atenton de kontribuemuloj. Vi povas voĉdoni aŭ proponi la postan kandidaton. Antaŭaj kunlaboraĵoj estis: Ozzy Osbourne, Cifero, Monda_loĝantaro |
Aktualaĵoj
|
Ĉu vi scias ke...?
|
| Frataj projektoj | ||
|
Vikipedio ekzistas danke al la Fondaĵo Vikimedio, ne-profit-cela organizaĵo, kiu administras projektojn plurlingve kaj libere:
| ||


